01 février 2015 ~ 0 Commentaire

Zoe, mia alloga amikino el Almuñecar, Andaluzio (Hispanio)

Zoe, mia alloga amikino el Almuñecar, Andaluzio (Hispanio)

 

vidu ankaŭ: https://mitomaniulo.wordpress.com/2015/02/01/hispanio-2-almunecar/

http://eo.wikipedia.org/wiki/Andaluzio

Andaluzio aŭ Andaluzujo (hispaneAndalucía [andaluθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.

Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de lahispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.

Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.

En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.

Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.

En ĝi abundas olivarbojkorkokverkoj kaj anzinoj.

Aŭtonoma registaro

La registaro de la aŭtonoma komunumo (Junta de Andalucía) konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento.

Ekde 23-an de aprilo de 2009, la Prezidento de la Aŭtonoma Registaro de Andaluzio estas José Antonio Griñán, post renunco de Manuel Chaves, kiu estis nombrita Tria Vicprezidento de la Hispana Registaro pri teritoriaj aferoj.

La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estasGranado.

Admininistra divido

La municipo estas la baza administra unuo en la hispanaj aŭtonomaj komunumoj, kaj inter ili, Andaluzio dividiĝas en 770 municipoj.

La ĉefa grupigo de municipoj estas la provinco, fare de la ŝtata parlamento, sed la hispana Registro de Lokaj Entoj [1] ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kiel komarkoj aŭ urbajaglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kielmankomunumoj. En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj: [2]

Municipios770 municipoj. Vidu Municipoj de Andaluzio.
Provincias8 provincoj. Vidu Provincoj de Andaluzio.
EATIM47 komunumoj submunicipaj. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM, Entidad de ámbito territorial inferior al municipio).
Mancomunidades89 mankomunumoj, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.
Comarcas kaj Áreas metropolitanas: La andaluza registaro rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomeraĵoj, sed la administra mapo ankoraŭ estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (Diputaciones) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estas regionoj laŭ proksimeco kaj historiaj ligiloj.

La ok provincoj de Andaluzio estas:

  • Almerio (8.774 km2), kun 102 municipoj.
  • Granado (12.531 km2), kun 168 municipoj.
  • Ĥaeno (13.498 km2), kun 97 municipoj.
  • Kadizo (7.365 km2), kun 44 municipoj.
  • Kordovo (13.718 km2), kun 75 municipoj.
  • Malago (7.276 km2), kun 100 municipoj.
  • Onubo (10.085 km2), kun 79 municipoj.
  • Sevilo (14.001 km2), kun 105 municipoj.

Iliaj ĉefurboj estas la samnomaj urboj.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Andaluzio)

vidu ankaŭ: https://mitomaniulo.wordpress.com/2015/02/01/hispanio-2-almunecar/

 

vidu ankaŭ: https://mitomaniulo.wordpress.com/2015/02/01/hispanio-2-almunecar/

 

Laisser un commentaire

Vous devez être Identifiez-vous poster un commentaire.

Celebnu |
Divine Léa |
Cybèle |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Volapug'
| Kamapicture
| SEKSA ESPERANTO