15 mars 2015 ~ 0 Commentaire

Zoe el Rotterdam

Zoe estas el ROTERDAMO, en Nederlando

 

Nederlando (http://eo.wikipedia.org/wiki/Nederlando)

Koninkrijk der Nederlanden
Reĝlando Nederlando
Flago de Nederlando
(Detaloj)
Blazono de Nederlando
(Detaloj)
Nacia himnoWilhelmus
Nacia devizoJe Maintiendrai
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlandafrisa
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
% de akvo
41.526 km²
18,41%
Loĝantaro 16.300.000 (2004)
Loĝdenso 481/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .nl
Landokodo NLD
Telefona kodo 31
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Willem-Alexander de Nederlando
Ĉefministro Mark Rutte
Nacia tago 27-a de aprilo(Tago de la Reĝo)
Sendependiĝo disdeHispanio 26-a de julio 1581
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2006
– suma $670,929 mlrd
– pokapa $ 35.078
Esperanto-movado
Landa E-asocio Nederlanda Esperanto-Asocio
v • d • r
Information icon.svg
Zoe el Rotterdam 290px-Mapo_Nederlando-10-10-10

Mapo de Nederlando

290px-5500vc_ex_leg amori

Nederlando 5500 a.K.

Nederlando (loĝata de Nederlandanoj) estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kajBelgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, unu el la plej grandaj havenoj en la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kajEindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritoriojArubo kaj la Nederlandaj Antilojkaribaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝinNederland. Nekorekte ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco.

Geografio 

Ĉirkaŭ duono de la lando situas malpli ol unu metron super la marnivelo(mezurita ĉe Amsterdamo), ĉirkaŭ unu kvarono de la lando sub ĝi. La plataj areoj estas kutime protektitaj kontraŭ ŝtormflusego de digoj, kies tuta longeco mezuras ĉirkaŭ 3.000 kilometrojn. La plej alta punkto de kontinento estas laVaalserberg en la plej suda parto en la trilanda triangulo al Germanujo kajBelgujo. Ĝi staras 322,50 m alta super la Amsterdama marnivelo. La plej alta monto de la reĝlando estas la 877 m alta monto Scenery sur la kariba insuloSaba, la plej malgranda loĝata insulo de la nederlandaj Antiloj.

Partoj de Nederlando, kiel ekzemple preskaŭ la tuta provinco Flevoland, estis gajnitaj de la maro. Oni nomas ilin polderoj. Ĉirkaŭ kvinon de la nederlanda areo estas kovrita de akvo. La plej granda akva areo estas la IJsselmeer, eksa nordmara golfo nomita Zuiderzee, kiu estis polderigita en 1932 per 29 km longa digo.

La plej gravaj riveroj de Nederlando, de grote rivieren (la grandaj riveroj) estas la Rejno, la Mozo kaj la Skeldo, kiuj kuniĝas pli-malpli en la granda deltode la Rejno kaj la Mozo; la plej granda centra pejzaĝo de la ŝtato.

Klimato

La ĉefa ventodirekto estas sudokcidenta, tial rezultas meza mara klimato kun malvarmetaj someroj kaj mildaj vintroj. Ĉefe en la okcidento de la lando, ĉe la nordmara bordo, la klimata estas pli oceana (mildaj vintroj, malvarmetaj someroj). Okcidenten malpligrandiĝas la influo de laAtlantiko, tiel ke la klimato ĉe la germana landlimo jam estas subatlantika, kun pli malvarmaj vintroj kaj iom pli varmaj someroj.

 

Loĝantaro

Pro siaj ĉirkaŭ 400 loĝantoj por ĉiu kvadratkilometro da landa areo, Nederlando estas unu el la plej dense loĝitaj ŝtatoj en la mondo. Kompare la monda averaĝo estas 48, en Irlando 60, Germanujo 231,Namibio 2,4)[1]. En januaro 2009 Nederlando havis 16.493.156 da loĝantoj[2], el kiuj ĉirkaŭ la duono loĝis en la Randstad, la dense loĝata okcidento de la lando.

 Provincoj 

240px-NederlandseProvincies belulino

La provincoj en Nederlando

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):

Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 458, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regis koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (Inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn.)

Je la 30-a de junio 2006 la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la 20-a de novembro de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22-a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la Partio de Laboro (PvdA) kaj Kristana Unio (CU).

Historio

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense loĝata periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al laSankta Romia Imperio, sed en realo malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo deHispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finiĝis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis la dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo Vilhelmo la 1-a.

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojnBelgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi packontrakton kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839Luksemburgio iĝis aparta lando, sed kun nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finiĝis en 1890, kiam la reĝon Vilhelmo la 3-a postsekvis lia filino Wilhelmina.

Nederlando estis granda kolonia imperio, kies plej grava kolonio estis nederlanda Hindio.

Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed ĝia neŭtraleco estis rompita de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizaĵojn, NATO-n kaj UN-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne povis malhelpi la masakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis sian regadon de okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

fonto : http://eo.wikipedia.org/wiki/Nederlando

Laisser un commentaire

Vous devez être Identifiez-vous poster un commentaire.

Celebnu |
Divine Léa |
Cybèle |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Volapug'
| Kamapicture
| SEKSA ESPERANTO